Komento
Per ĉi maldika rakontaro debutis en 1956 la nekonata Jean Ribillard, kaj lia verketo baldaŭ iĝis minora klasikaĵo de la Esperanta beletro. Ĝi apartenas al ĝenro, kiu havas plurajn reprezentantojn sufiĉe altkvalitajn en nia literaturo. Menciindas antaŭ ĉio la novelaroj Bakŝiŝ de Newell kaj La sfinkso de Steplando de Glazunov.
En pluraj el la deko da ĉapitretoj oni spertas mildan kaj humanisman humuron de la aŭtoro. Tio validas interalie pri tiu parto, en kiu sin prezentas al ni la azeno M'Saud, kiun ni poste havis okazon ekkoni pli proksime en nefinita romano aperinta postmorte.Se troviĝas legemulo soifanta je bela, riĉa stilo en Esperanto, neniu verko pli rekomendindas ol Vagado sub palmoj.
Sten Johansson